Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!
Kio estas Radio Verda?
Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT. La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato. En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.
Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn. Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn!
Mi aŭskultis kun intereso, en RV 177, la komentojn de Steven Brewer pri “Supreniro kaj malfalo de Esperanto”.
Oni ofte aŭdas, de kelka tempo, la kritikon, ke UEA kaj aliaj tradiciaj Esperanto-organizaĵoj ĉefe ofertas servojn al siaj membroj kaj nur malĉefe rilatas al la ekstera mondo, interalie por konigi kaj disvastigi Esperanton. Tio iusence veras, sed laŭ mi la esprimo “servoj al la membroj” malbone priskribas tion, kion efektive faras tiuj organizaĵoj. Tiuj t. n. servoj (organizado de kongresoj kaj diverstipaj kunvenoj, publikigado de revuo kaj libroj, libroservo, administrado de membro-kontoj, ktp) ja servas la membrojn, sed ne celas ilin kiel unuopulojn: ili fakte estas ĉefe agadoj por vivigi Esperanton! Tiuj agadoj necesegas: sen ili Esperanto baldaŭ formortus.
La problemo estas, ke nur plenumi tiujn vere minimumajn agadojn postulas tiom da energio, mono, tempo kaj (ĉefe volontulaj) homfortoj, ke la aliaj, eksterocelaj agadoj ne ricevas tiom da atento, kiom ili devus. Por disvolvi kaj antaŭenigi la eksteran agadon de la Esperanto-movado, necesus, laŭ mi, aldonaj homfortoj. Sed, ĉar tia laboro estus ĉefe volontula, eble malfacilos trovi sufiĉajn homojn.
Povas esti, ke mia takso de la afero estas erara, tamen. Interesus min aŭdi la opiniojn de aliaj pri tio, kaj ĉefe tiun de s-ro Brewer, kiun mi alte estimas!
Reader Comments (2)
Saluton Karlina,
Okaze de via naskightago mi kore deziras al vi chion bonan!
Amike
Klaus