Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT. La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato. En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.
Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn. Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn!
Mi pensas ke mi intencis danki niajn "orientamerikajn amikojn" je la fino. Orienta estas ne tre utila etikedo en internacia kunteksto, kaj speciale ne de vankuvera vidpunkto. :) Ĉiuokaze, tiu bildkarto ĝojigis min, do redankon.
Komentoj (3)

Fakte, "en 2006, pli ol 79 mil homoj partoprenis," ne nur 79 homoj.
Gratulon pro alia vere mojosa programo. Aparte ĝuis mi la debuton de la Aĉja kantado -- kiu efektive tute malaĉis. Bis!