Serĉi
Subteni

Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!

Kio estas Radio Verda?

Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT.  La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.  En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.

Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn.  Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn! 

 

« RV113 (2007.11.22) | Main | RV111 (2007.10.18) »

RV112 (2007.11.09)

RV112.png

  • Aerŝipoj, la nova generacio
  • Monda produktado de petrolo malpliiĝos rapide antaŭ 2030
  • Ĉu ni pli feliĉas frontante la morton?
  • 'Dua tero’ trovita proksimas je 20 lumjaroj
  • Knabo estas lingva geniulo
  • Aĉjo - Surplanka ploro

Elŝuti MP3

Reader Comments (4)

La kanto de Aĉjo estas impone bona!

2007.11.08 | Registered CommenterRadio Verda

Ho, pardonon — mi intencis laŭdi ĉi tiun programon, sed iel mi afiŝis sur la paĝo de RV111. Ĉiuokaze, ankaŭ tiu programo estis tre bona!

Mi volas ankaŭ malfrue danki pro la programero en RV108 pri Hildegard von Bingen. Koincide, lastatempe oni invitis min prelegi en universitata kurso pri artefaritaj lingvoj, por priskribi la projektojn de la 19a jarcento, inkluzive Volapukon kaj kompreneble, Esperanton! La kursgvidantino nun verkas libron pri Lingua Ignota, do dum la enkonduko al Esperanto mi aŭdigis vian programeron pri von Bingen. Malgraŭ tio, ke la kursgvidantino ne konas Esperanton, ŝi tuj komprenis, pri kiu temis la programero. :-)

2007.11.09 | Unregistered CommenterHoss

Mi kun ^gojo konstatis,ke ne nur pola radio elsendas en esperanto sed ankau Via Radio.Mi volas auskulti Vin tiel ofte kiel mi havos liberan tempon.Daurigu Vian agadon por nia Esperantujo.Kore salutas Vin kaj Viajn auskultantojn henriko el Pollando.

2007.12.10 | Unregistered CommenterHenriko

I like the song at the end of this episode. No, I do not speak or understand much of Esperanto...perhaps the bits that sound like Spanish....but that song about adoring laura is awesome

2008.02.05 | Unregistered CommenterEvan in Alaska

PostPost a New Comment

Enter your information below to add a new comment.
Author Email (optional):
Author URL (optional):
Post:
 
Some HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>