RV114 (2007.12.06)
2007.12.06 je 00.12
- Kion vi deziras de Avo Frosto ĉi-jare?
- Juĝisto malliberigis kortumĉeestantojn pro sonorinta poŝtelefono
- Instruistino arestita pro islaminsulta maskotnomo
- Informoj de Vinilkosmo
- Letero de polico al Avo Frosto respondita

Reader Comments (4)
Ĝisdatigo! Instruistino Gillian Gibbons estas nun sekure hejme en Britio.
Kion mi petus de Avo Frosto? Jen kion mi dirus al li:
"Kara Avo Frosto, se vi havas ian influon kun iu aux iuj el la dioj en la universo (se fakte ekzistas iuj), mia peto estus ke politikistoj kaj ŝtatanoj perdu ĉian emon al militoj kaj perforto, kaj ke tiuj en landoj kie ili havas voĉdonrajton, ne voĉdonu por tiaj homoj."
Cetere, min vere ĝojigis vian elekton de muziko por ci tiu RV - speciale la ferman, kiu sonis kiel io verkita de Zez Confrey! Dankon!
Vilĉjo Harmon
Mi kredas ke Avo frosto neniam venis en Brazilon. Ni konas lin kiel neĝon - nur televide. En la televido ĉiam neĝas. Niaj domoj ne havas kamen(eg)ojn; ĉar li estas iom dika kaj vestas ruĝan bluzegon, mi nur volas averti al li, ke se iam li decidos veni ĉi tien priatentu pri la dornaj kaj elektrikaj ĉirkaŭbaroj de la hejmoj kaj uzu somerajn vestojn. Kaj ne fidu policistojn, ĉar oni arestos lin kiel noktan rabiston (krom se li donacos a tutan ruĝan sakegon al la policistoj). Preferinde ke li venu dum karnavalo, ĉar ĉiuj provizore estas festemaj kaj forgesas la problemojn kaj laborojn.
Ario
Saluton, karaj:
Estas ĉiam agrable aŭskulti viajn elsendojn.
Mi faris ligon al ili en: http://www.ipernity.com/blog/tonyo/32066.
Kisojn kaj brakumojn (respektive)