RV117 (2008.01.19)
2008.01.19 je 00.01
- Kanado aldonas Usonon kaj Israelon al averta listo pri torturo
- Policanoj en Britio lernas la germanan pro importitaj hundoj
- Flughaveno dungas aglon
- Knabo gluis sin al lito por eviti la lernejon
- Ŝteliĝis rusa ponto por rubmetalo

Reader Comments (4)
Lerni la germanan por komprenigi hundon!! Kian humiligxon.
Me lektis en jurnalo di mea lando pri la novajo dil puero qua ne volis irar al skolo. Quala drola situeso! Tre bona podkasto amiki, durez ol!
Ho! Idisto trovis vin.
Mi ne bone komprenas Idon, kvankam mi mallonge studis ĝin. Mi kredas, ke la traduko estas
Mi legis gazeto el mia lando pri la novaĵo de la knabo, kiu ne volis iri lernejon. Kia amuza situacio! Tre bona podkasto, amikoj. Daŭrigu, ĉiuj.
La unua ero pri la averta listo pri torturo ĝojigis min. Kvankam kanadano, mi neniam aŭdis pri tio. Kun nia nuna registaro, mi tute ne atendus tion.
En la tiutema parto de la podkasto, la du-foja uzo de la vorto “koncerno” en la frazo
“[…] politikaj koncernoj ŝajne ĉi-foje ne venkis koncernojn pri homaj rajtoj”
ŝajnas al mi anglismo. Ĝusta Esperanta frazo estus, laŭ mi,
“[…] politikaj motivoj ŝajne ĉi-foje ne venkis zorgojn pri homaj rajtoj”.
Bedaŭrinde tiel malaperas la vortludo… Mi ne sukcesis trovi pli bonan solvon.
francisko punkto lorrain ĉe mac punkto com