RV118 (2008.02.12)
- Omaĝe al Claude Piron kaj Don Harlow
- Abudabio anoncas karbo-neŭtralan urbon
- Elefantaj dentegoj rapide malpligrandiĝas
- Kafeino duobligas riskon de morto ĉe fetoj
- Usonaj manifestaciantoj volas protekton de Kanado por militevitantoj
- Kore - Mi Brilu Plu


Komentoj (14)
Mi gratulas. Tre bona koncepto. Mi eble fojfoje kontribuos che vi, sed vi povas sen peti permeson preni ion ajn de mia blogo http://www.ipernity.com/blog/32858
Zlatko
Saluton!
Mi estas longatempa aŭskultanto, kaj ĉiam ĝuas ĉiun epizodon. Sed, mi ne ĉiam povas kompreni ĉiun vorton, ĉar mia sperto de esperanto estas plejparte de skribado. Viaj radiaj epizodoj estas tre bona praktiko por aŭskultado. Sed, mi pensis al mi mem, eble estus bona helpo kompreni ĉion se mi povas ankaŭ legi la epizodojn dum mi aŭskultas al ili. Mi petas al vi pri la ebleco por vi ankaŭ afiŝi la tekston de ĉiu epizodo en via retpaĝaro. Eble estus tro multa laboro. Sed, se vi povas fari tiun, estus ega helpo por la komprenado de ĉiuj kiuj ne havas bonsperton kun la komprenado de la parolata vorto.
Ĉiukaze, dankon por viaj laboroj kun Radio Verda!
Kiel oni diras "I just started learning Esperanto and your program really helps" en Esperanto?
Dankon!
Mi bedaǔras pro la krokodilu.
Tre bona programo, precipue pro la kansono di Kore, olqua multe plezis a me. Til balde!
Kiu estas tiu stranga lingvo kiun vi parolis cxe la komenco? Mi sxatus auxdi programeron pri tiu galimatio.
> Kiu estas tiu stranga lingvo kiun vi parolis cxe la komenco?
Tiu stranga lingvo nomigxas otnarepsE ;)
Ho, vi frenezaj gejunuloj, kun viaj strangaj inversigaj slangaĵoj! <skuas pugnon aere>
Hemulo kaj Haĉjo, uĉ iv en sanok nuit novgnil???
Ezakuiĉ, Onora (!!!) kaj anilrak, oit satse ert anob otsakdop!
ekima, Ojĉkela
noit sovurp jotrov al ed odartsiger. niv, sonerpmok en anilrak jak onora xce, eila. nodrotrov al ivresnok ulovnob, ojxckela
Interalie, de kie vi prenis lastan kanton de cxi tiu epizodo.
Mi aŭdis pecon de tiu kanto ("Mi Brilu Plu" de Kore) sed tie estis tute alia muziko.
Via varianto estas ege pli bona.
Hemulo pravas. Ankaŭ mi multe pli ŝatas vian varianton de "Mi Brilu Plu" ol tiu aŭskultebla ĉe vinilkosmo !
Kie ĉi tiu varianto estas aĉetebla ?
Dankon !
Hemulo kaj Nicxjo,
Lauxdire, tiu versio de la kanto estas kasxita en la KD, trovebla nur per komputilo. Sed, mi ankoraux ne posedas la KD-on, do mi ne kapablas konfirmi tiun fakton.
Saluton!! Mi konfirmas ke la versio de la muziko aŭskultigita en RV118 ja estas kaŝita kiel mp3-dosiero en la KD. Sen komputilo, ne eblas aliri ĝin, kaj per salona KD-legilo nur eblas aŭskulti la ŝanĝitan version de la kanzono (kiun iuj el vi ŝajnas ne ŝati). La RV118-versio ja estas muzike pli proksima al la Queen-a originala peco.
Aĉetu la KD-n por ekhavi la RV-version! ;-)
Kaj koran dankon al Arono kaj Karlina kiuj konstante plu ĝojigas nin per aperigo de novaj abonsonaĵoj!
Saluton denove. Informcele, mi trovis ankaŭ la Queen-ecan version ĉe Youtube:
http://youtube.com/watch?v=ikOwUuoqqZc
Ĝis.