RV127 (2008.06.23)
- Novaj lumelektraj folioj igas sunan elektron malpli kostan ol karba
- Pola parlamento omaĝas centjariĝon de UEA
- Esperanto en danĝero de malapero ĉe Pola Radio
- Kanadano frontas akuzon pro savo de cervido
- Edziĝado de samseksemuloj nun laŭleĝa en Kalifornio
- Arono - Vespero de Taga Sun'


Komentoj (8)
Cxu Esperanto vere estas denove en danĝero de malapero ĉe Pola Radio? Mi memoras la antauxan problemon pri tio, sed la sola novajxo trovebla pri tio estas ja malnova.
Quankam me ne es esperantisto ma idisto, quale vi ja savas, me opinionas ke la desaparado di Pola Radio en Esperanto, un del audio-retsitui quan me askoltas, esus grava e regretinda evento ne nur por la esperantistaro ma anke por la socio di interlinguisti (ti qui apogas la helpanta lingui). Dezirinde la Polona guvernerio chanjez sua vidpunto. Del vicina (ciber)lando Idia me apogas vi.
Strange, ke dum la reprezentantoj de la pola nacio vocxdonas favore al UEA, ties oficialaj autoritatoj planas manovrojn tute kontrauajn por la E-movado! Se la tendencoj iros daure en tiu direkto, baldau Esperanto farigxos "la dangxera lingvo" en Pollando post gxia eventuala malapero de lernejaj kursoj.
Georgo el Suda Francio
Saluton! Mi ŝatus ekscii tion, kio estas la retadreso de la firmao kiu disvolvis tiujn novspecajn sunkaptilojn. Mi memstare ne trovis.
Gratulon pro la kvalito de viaj abonsonaĵoj!
Sciuro: www.nanosolar.com
Hej, mi pli kaj pli ŝatas aŭskulti “Vespero de Taga Sun'”! Tio okazis ne tuj, sed postulis iom da tempo, sed nun mi simple amas la kanton! :-) La lastan fojon, kiam mi aŭskultis ĝin, ĝi kaŭzis cutis anserina sur mia haŭto… (ĥmm, ĉu ekzistas iu esperanta termino de tiu ĉi fenomeno?)
cutis anserina: Mi trovis tradukon de Zamenhof: vento al li ekflugis sub la haŭto
Mi tre ŝatis la kanzonon de Arono. Lia voĉo por ĝi tre taŭgas.
Pri la titolo “Novaj lumelektraj folioj igas sunan elektron malpli kostan ol karba”, ĉu ne pli ĝustus “kosta” ol “kostan”?
florr(ce)mac.com