Serĉi
Subteni

Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!

Kio estas Radio Verda?

Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT.  La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.  En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.

Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn.  Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn! 

 

« RV153 (2009.10.24) | Main | RV151 (2009.09.05) »

RV152 (2009.10.03)

RV152.png

Elŝuti MP3

Reader Comments (8)

kontraŭmikroba ĝelo ankaŭ haltigas la aŭtobusojn en Östersund, Svedio. Tiuj ŝoforoj kiuj lavis siajn manojn en tiu ĝelo ne povas starti kaj konduki la aŭtobusojn pro
(angle) Ignition interlock device
(svede) alkolås
esperante? ŝlosilo de alkolholo/senalkohola malŝlosilo

2009.10.03 | Unregistered Commenteringa johanson

Saluton Arono kaj Karlina,

Jam de kelkaj semajnoj mi aŭdas vian Radion Verdan dum mi veturas al mia laborejo. Ĉiutage mi devas veturi per aŭto entute unu kaj duonan horon, do mi havas sufiĉe da tempo por auskulti plurajn episodojn. Tio estas tre bona ŝanco aŭdi Esperanton!
Dankon pro via klopodo, kaj mi esperegas ke vi longe daŭrigos la programon.

Ĝisas Klaŭs de Germanujo

2009.10.03 | Unregistered CommenterFizikisto

Quante me ridegis pro via artiklo pri la karcerani ebriigita per antimikrobiala jelo! Ha, ha, ha! Definitive, la homala ruzeso ne havas limito!

2009.10.09 | Unregistered CommenterSonoriuxo

Mi sendos la ligilon de Radio Verda al Senatano Cristovam Buarque, la kreinto de projekto de leĝo kiu proponas Esperanton en brazila mezgrada lernejo.

Mi dankas vin por la artikolo.

Brakumon,

Evandro Avellar

2009.10.12 | Unregistered CommenterEvandro Avellar

Tre interesa kaj informa. Dankon.

2009.10.13 | Unregistered CommenterBishwa Raj Gautam

Interesaj kaj amuzaj informoj, prononco ideala, daŭrigu, daŭrigu! Precipe "Kelkaj vortoj de nia subtenanto" en RV 151 vere ridigis min.

Kaj jen la kritiko: ĉu vi decidis elimini la pronomon "oni" el Esperanto, favore al -iĝ-? "Kiam eliras paciento el la malsanulejo, pleniĝas formularo..."; formularo ne plenigas sin mem (en niaj aŭtomataj tempoj oni fakte povus imagi tion), sed _oni_ plenigas la formularon. Provu teni vian gramatikan nivelon same pinta kiel la prononcan!

2009.10.21 | Unregistered CommenterJens S. Larsen

angle concerns certe ne estas koncernoj. Cxu zorgoj, misauxguroj?

2009.10.23 | Unregistered Commenterar

La sufikso -iĝ- ne nur estas uzata kiam la formularo plenigas sin mem, sed ankaŭ kiam la pleniganto ne gravas. Oni ja ankaŭ diras "li naskiĝis en 1960" kaj tiu ne signifas ke li naskis sin mem!

Vidu ankaŭ:
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/igh.html#i-4pm

2009.11.01 | Unregistered CommenterFizikisto

PostPost a New Comment

Enter your information below to add a new comment.
Author Email (optional):
Author URL (optional):
Post:
 
Some HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>