RV144 (2009.05.01)
2009.04.30 je 22.04 - Svislando kaj Italio konsentas pri nova landlimo
- Kato instruas muskaptadon al hundidoj
- IJK-2010 en Kubo
- Ŝoforo travivas tri akcidentojn dum unu horo
- Kiel Usono prepariĝis por luna katastrofo
- Esperanto sur 64 milionoj da balotiloj

Reader Comments (6)
La voĉo de la komputila nova prezentisto ne kompreniĝas tute bone. Fakte, mi komprenis ĉion krom la nomo. Kaj laŭ mi, ne sonas bone tiu voĉo. Mi supozas, ke tio estis provo por komputila programo, ĉu mi certas?
Dankon pro la atentigo pri la elarĥivigita anonco pri eventuala luna katastrofo en 1969. Mirinde... kaj ĝisoste hororige. Oni ne ofte pensas nuntempe pri kia tragedio povus esti okazinta dum tiuj surluniĝaj ekspedicioj, kaj kiel radikale ŝanĝita, verŝajne, povus esti nia pensado pri kosmoesplorado.
tiu bonvola kato havas instruistan menson: ĝi volas instigi al ĉaso de musoj hundojn, kiuj revas pri bojado kontraŭ vulpoj aŭ preterbiciklantoj, same kiel instruistoj volas inklinigi al poezio aŭ matematiko junulojn, kiuj revas pri motorcikloj, drinkejaj diboĉoj kaj flirtado.
pri la luna katastrofo - se la letero ne estas nura retorika ekzerco, nu, ĝi atestas pri tre stranga takso de okazaĵoj: kio estus ŝanĝita en la mondo se la homa lunesploro fiaskus? nenio. kio estis ŝanĝita en la mondo, post ke la homa lunesploro sukcesis? nenio.
Dankon ge-samideanoj pro viaj radioelsendoj. Mi cxiam auxskultas ilin, cxiusemajne. Sxajnas al mi tre interesaj kaj amuzaj. Eble mi povos kontribui kun vi estonte alsendante scienciajn sciigojn.Nur mi petas vin ke kiam vi prononcos anglajn vortojn, esperantigu ilin por ke ni povu kompreni!
Pri via nova, mistera, informatika "redaktorino" Eva: Evidente de virtuala "virino" oni ne povas pretendi la verajn atributojn de la ina sekso. Cxefa afero ke oni povas kompreni "sxian" prononcadon kaj ne tiel malbone! Eble helpe de Eva ni povus iom post iom alkutimigxi al sintezaj, elektronikaj vocxoj alparolontaj nin neeviteble en nia digxita civilizacio?
Me memoras kazo en mea lando (Mexikia) pri lo kontrea, hundino qua adoptis katido, mem la hundino nutris la katido per olua lakto.
Pri la posibla lun-dizastro, quo eventabus ka la misiono faliabus? Ka ni perdabus ulo? Yes, ni perdabus la espero pri ni ipsa. E la espero es to quon ni ganis (e konservas) per atingar la Luno.