RV151 (2009.09.05)
2009.09.05 je 12.09 - Korea instituto proponas elektrajn aŭtojn senbateriajn
- Kosma veturo de edzino de nova japaniestro
- Kelkaj vortoj de nia subtenanto
- Mistraktado minacas bicikloreton en Parizo
- Kial koreoj timas ventumilojn?
2009.09.05 je 12.09
Reader Comments (9)
La originalan nehakitan version de la Balzambufo-reklamo vi povas trovi ĉe la blogo de Tim Westover.
Saluton, Arono kaj Karlina!
Mi ege ĝuas vian elsendaron ĉar estas tre originala kaj amuza, krome helpi min en la oreltrejnado.
Saluton kaj daŭrigu tiel! Leo el Argentino.
En la Nacia Universitato de Kolombio, kie mi studas, ekestis sistemo de bicikla transportado antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj, unue kun kvarcent bicikloj kaj iom poste kun sescent. La programo funkciis intermite, kaj pro mistraktado kaj vandalismo nuntempe estas tre malfacila trovi iun el tiuj bicikloj, malgraŭ supoze la sistemo funkciadas kaj oni faris kampanjojn pri bonutiligo.
Balzambufo! :-D
Mi ĵus legis ĝin la pasinta semajno ĉe Esperanto-USA. Tre amuza subtenanto!
Saluton el Meksiko.
mi amas balzambufo, estas una bela koncepto.
saluton esperantistoj
Quanta timo pri la klimatizili en Korea! Se lo esus vera, hike, en nordala Mexikia, existus mili de viktimi! Hike eventas lo kontrea: se tu ne havas klimatizilo, tu povus mortar, pro varmego :-)!
Mi tre sxatas tiun cxi podkaston. Mi studis Esperanton antaux tri monatoj kaj cxi tio tre helpas min. Mi jam auxdis cxiujn podkastojn. Nun mi ne povas atendi la venontan. Kiam gxi venos?
Al via programero pri la bicikloj en Parizo mi povas adicii raporton pri franca televida emisiio pri japanoj, kiuj normale revas viziti tiun centron de la mondo kaj kiuj tre ofte revenas hejmen tre seniluziigxintaj post tio, kion ili tie spertis: mistraktado en vendejoj kaj butikoj kaj prisxteladoj (ofte en parizaj metrooj).Gxentilaj japanoj ne kutimas alfronti tiajn problemojn en sia propra lando. Pro tio ili estis sxokitaj alfronti tiun fenomenon en la alrevata kaj alsopirata Francio (la umbiliko de la mondo)!
Kiel reprezentado de la firmao Balzambufo, mi tre kore dankas al vi pro la reklamo. Mi esperas, ke la provbufoj, kiujn ni sendis al vi, alvenis vivaj. Ĉion bonan al vi!