Serĉi
Subteni

Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!

Kio estas Radio Verda?

Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT.  La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.  En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.

Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn.  Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn! 

 

« RV159 (2010.01.31) | Main | RV157 (2009.12.23) »

RV158 (2010.01.17)

RV158.png

  • Ŝu-ŝtelistoj internaciaj
  • Sinteza alkoholo: ĉu fino de postebrio?
  • Policanoj ne sledu per siaj ŝirmiloj
  • Kunlaboro defendas indiĝenajn lingvojn [retpoŝte]
  • El tradukata romano Sidarto

Elŝuti MP3

Reader Comments (4)

Tiu sinteza alkoholo sxajnas esti jam pli bona ol kiu ajn drogo, per kiu oni komercas preskau senpune tie en Francio (precipe en la suda parto, pro la proksimeco al Hispanio, de kie oni ja kontrabandas gxin). Ekzistas impreso ke la polico mem devas servi sin per etaj distribuantoj por kapti "pli dikajn fisxojn" kaj eventuale senamskigi tutan reton de la mafio drog-devena...

Sinteza alkoholo memorigxas al mi Synthohol, la trinkajxo en Star Trek! XD Nu, serioze, mi dubas, ke iu ajn povus reveni al laborejo tre baldaux post gxin uzi. Ecx se gxi pli facile forigas de la korpo, oni ankoraux ebrias dumtempe...

mi ne aŭdis en la komenca prezento aŭ pli poste la nomojn de eksteraj kontribuantoj. krom se ili mem deziras anonimecon, mi volonte ekscius, kiu parolas...

kun bondeziroj.

2010.02.06 | Unregistered Commenterĵeromo

Ĵeromo: Vi pravas; ni forgesis mencii ke la kontribuintoj ĉi-epizode estas la revenantaj Simono kaj Detlef.

Eble estonte ni petu ke niaj gastvoĉistoj prezentu sin.

2010.02.06 | Unregistered CommenterArono

PostPost a New Comment

Enter your information below to add a new comment.
Author Email (optional):
Author URL (optional):
Post:
 
Some HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>