RV164 (2010.04.25)
2010.04.25 je 12.04 - Drama enaera savo de paraŝutisto
- Prunto de George Washington malfruegas
- Savu la teron: ne nasku
- Fratoj retrovas sin najbariĝinte
- Kion fanoj oferus por mondpokala gloro?
- La plifidindigeco de barboj
2010.04.25 je 12.04
Reader Comments (5)
Ja nepras malkreskigi kaj nian ekonomion kaj la homaron mem. Foje ŝajnas al mi, ke baldaŭ la tuta tersurfaco estos plenplena de domegoj, magazenegoj kaj aŭtoparkejegoj…
La problemo estas, ke loĝantara kreskado estas eksponenciala. Eĉ per malgranda kreskoprocento, frue aŭ malfrue la tuta afero povas nur kolapsi. Ekzemple, unu-elcenta kresko de cent-homa loĝantaro estas nur unu plia homo, kio facilege elteneblas, sed unu-elcenta kresko de dek-miliarda loĝantaro estas 100 milionoj da pliaj homoj (10 urbegoj, imagu!), kio malfacilege elteneblas.
Ĉie politikistoj kaj ekonomikistoj senfine gurdas plej insidan doktrinon: tiun de nepra “sana” kreskado de ekonomio kaj loĝantaro. Katastrofega mito! Ni bezonegas tute malan konceptaron.
Se ni ne radikale haltigos nian senbridan kreskemon, atendas nin teruregaj ekologiaj katastrofoj: halto de la gravega mara fluego Gulf-Stream, altiĝo de la oceanoj, fandiĝo de la nordaj (ĝis nun konstante) frostigitaj grundoj (kio liberigus amasajn kvantojn da forcejaj gasoj), ktp. Krome sekvos eble eĉ pli teruraj militoj, estigitaj de la konkurenco por akvo, energifontoj, mineraloj, ktp.
Nura malplirapidigo de nia nuna kreskado ne sufiĉos. Malkreski ni devas, devas, devas!
Francisko
Jes, mi tute konsentas. En mia lando (Danio) la registaro senĉese paroladas pro kreskado, kvankam ni havas kaj foruzadas pli ol sufiĉe. Nur en la malriĉaj landoj kreskado estas akceptebla, kaj nur per ekologie daŭrigebla evoluo pri kiu ni devas helpi ilin. Tio ankaŭ implicigas manierojn limigi la nombro de naskiĝoj
En mia lando(Brazilo), oni kvazaux naskis pli ol tri infanoj per
virino, precipe inter la plej malricxa parto de popoloj.
Hodiaux estas mia unuafojo en cxi tiu retpagxo. Mi tre sxatis gxin. Gratulon al vi!
Ni ĉi tie, en Rusio, havas tute malan problemon: nia loĝantaro rimarkeble malkreskas. Kaj ŝajnas, ke la registaron tio tute kontentigas, kvankam ĝi silentas pri tio...
Tre interesa kaj grava radia programo. La geprezentantoj havas tre bonan prononcon.
Daurigu la laboron, Bonvole. Tiuj elsendoj estas tre gravaj al la monda geesperantistoj.