Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!
Kio estas Radio Verda?
Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT. La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato. En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.
Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn. Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn!
Gratulon al la ŝerpoj! Efektive, devas esti ege malĝojige spekti, kia grand rubaĵejo fariĝis Everesto. Kaj ili ja forportu la kadavrojn: Everesto ne fariĝu monumento al la homa narcisismo!
Kvankam mi alte estimas budhismon, mi devas agnoski, ke, eĉ reaŭskultante la pirvundan fablon, mi ne certas pri ĝia senco. Temas, supozeble, pri tio, ke ni ofte memvole metas nin mem en problemojn, aŭ kreas mem al ni problemojn, kaj poste plendas pri ili...
Reader Comments (4)

Francisko Lorrain
francisko punkto lorrain ĉe mac punkto com
Unue, mi volas saluti Aronon kaj Karinan.
Mia edzino kaj mi ĝuas viajn verdajn elsendojn!
Mi konfesas, ke ankaŭ mi ne bone komprenis la
historion pri la piroj...
Ivanĉjo, Kuritibo, Brazilo.
"Pro quo acensar la Everest?"
"Pro ke olu esas ibe"
George Mallory (1886-1924)
Dankon pro via laboro! - Pri ridado:"Ghoja koro estas saniga; Kaj malghoja spirito sekigas la ostojn."
("La Sentencoj de Salomono" 17:22).
"La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?" ( La sama 18:14)
La tekstojn mi kopiis el "La Sankta Biblio" - LONDONO.
PRADO-Brazilo (São Paulo, Ribeirão Preto)