Serĉi
Subteni

Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!

Kio estas Radio Verda?

Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT.  La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.  En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.

Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn.  Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn! 

 

« RV168 (2010.07.04) | Main | RV166 (2010.05.31) »

RV167 (2010.06.13)

RV167.png

  • Perdo en paradizo, sed ne de animo
  • Transgenaj kaproj produktas aranesilkon
  • Kiberio.com: esperantlingva blogsfero
  • Kafemuloj ne plivigligas sin
  • Trinki akvon el la rivero
  • Klientoj finmanĝu aŭ ne revenu

Elŝuti MP3

Reader Comments (6)

Vi trovas komprenekzercon, kreitan surbaze de la 4a novaĵero, 'Kafemuloj' en la Lerniloteko de Edukado.net.
Bonan aŭskultadon!

2010.06.15 | Unregistered CommenterKatalin Kovats

Bela kaj digna koresprimo de Mobile-ano!

Pri la restoracio, estas unu tia en Montrealo, krudmanĝaĵa. Pri Radio Verda, ĉu el tio sekvas, ke ni devus ĉiam finaŭskulti la elsendon? ;-) Fakte mi ĉiam meminiciate finaŭskultas ĝin.

francisko punkto lorrain ĉe mac punkto com

2010.06.16 | Unregistered CommenterFrancisko LORRAIN

Dankegon pro tiu kor-ŝira atesto pri la giganta nafto-elverŝo. Ĝi superas multajn raportojn kaj komentojn en la profesiaj komunikiloj.

Krome, mi gratulas vin por viaj elsendoj kiuj neniam estas tro pezaj aŭ tedaj. Male, ĉiam ili distras kaj allogas. Kaj tio gravas por montri pozitivan bildon pri nia lingvo kaj ties uzantoj.

2010.06.30 | Unregistered CommenterMichael Leibman

Saluton!

Dum auxskultante vian fresxan elsendon, mi scivolis, cxu vi volus gxisdatigon de mi, pri la naftdisversxo. La okazo estas lontana por vi, do eble jes, eble ne. Sed, kion vi povus fari, se mi posxtretus al vi? Mi supozas, ke vi povus ignori gxin, sed mi konsilus, ke vi ne faru tion. La skribado estas bela, la historio estas interesa, kaj plue, kiam mi skribas pri gxi, mi sentas iom pli bone, kvazaux la pezo dividigxas. Do, jen:

Mi fartis tre malbone antauxnelonge. Nafto surplaĝiĝis ne malproksime al mia domo antaux kelkaj tagoj. Estas terure! Vastaj, nigraj, strioj je gudra feko kovris ĉion.
Kvankam ni ĉiuj sciis ke la nafto venis al ni, scii ke tio okazis estis tute alia afero ol vidi ĝin sur nia plaĝo. Kiel korŝirige, vidi la naturon tiel atakita. Ecx nun, mi igxis kolera, pensante pri gxi. Gxuste spiri... spiri. Nu...

Tuj post la surplagxigxo, mi estis tre okupita, kiel vi povas imagi. Tamen, mi fartas multe pli bone nun, pro tri kialoj.

Unue, kaj plej grave, la naftalplaĝiĝo ja estis terura, sed tuj sekve, centoj da laboristoj kaj centoj da volontuloj atakis la kaĉon, kiel koleraj formikoj. Krom ĉi tiuj formikoj funkciigis traktorojn! Nur dudek kvar horojn post la alplaĝiĝo, kiu profundis kvar colojn, kaj longis multe, multe da mejloj, ĉio estis en ordo! La marbordoj estis plejparte puraj denove! Turistoj revenis, kaj eĉ naĝis en la maro. Kvankam, ĉu ili stultis, aŭ cxu ili nur sentis devon profiti je sia tempo je la plaĝo, mi ne sciis. Nu, mi tute komprenis. Ili vojaĝis multe da mejloj, verŝajne kun infanoj, kiuj senĉese kriis, "Ĉu ni estas tie ankoraŭ? Ĉu ni estas tie ankoraŭ?" por la lasta centmejlo, kaj nun ili NEPRE naĝos en la maro, ĉu estus danĝere aŭ ne. Tamen, mi certe ne naĝus en la maro nun. La nafto ne videblas, sed eĉ ankoraŭ... Krome, malgrandaj fiŝoj, kiuj kutime estas nur en profunda akvo, nun naĝis proksimen al marbordo por eskapi la nafton. Tiuj ne gxenas, sed tiuj fiŝoj, kiuj manĝas tiujn malgrandajn fiŝojn ankaŭ proksimiĝas. Starante sur la marbordo, oni povas vidi ŝarkojn, kiuj ĉasas la malgrandajn fiŝojn. Oni povas vidi eĉ martelkapŝarkojn kaj tigroŝarkojn. Ili estas la plej verŝajnaj ataki homojn. Nu, mi scias, ke ŝarkatakoj okazas malofte, sed mi spektis "Jaws"...

Ĉiuokaze, la marbordoj estas denove puraj por nun. Kompreneble, ni havas malhelpaĵojn. Oni ĉiam havas malhelpaĵojn, kiam ajn oni volas fari ion rapide en Usono. Ĉu vi scias, ke dungitaj laboristaj ne rajtas labori post la dekkvara, kiam ili laboras ĉe la marbordo? Vere! Kaj mi ne mistradukis. Mi vere diris la dekkvaran, aŭ la duan posttagmeze. OSHA (Occupational Safety and Health Administration) malpermesas tion! Do, je la dekkvara, multe da laboristoj haltis. Sed ankaŭ multe ignoris la regulon, kaj, kune kun volontuloj, laboris tranokte, ĝis la marbordo estis pura. Mi estis tiom fiera je ili.

Ankaŭ, cxu vi kredos ĉi tion aŭ ne, la mediistoj malhelpis nin. Ili ne volis, ke ni metu plastajn naftpurigilojn sursable ĉe longa parto de la marbordo. Ĉiun jaron, markelonioj kutime demetas ovojn en tiu parto de la marbordo. La mediistoj diris, ke la naftpurigiloj eble konfuzus aŭ barus markeloniidojn de la maro. Ni klarigis, ke la naftpurigiloj restus nur ĝis nafto, kiu jam ĉeestis sursable, foriĝis. Sed ne, ne! La leĝo estas la leĝo! Ni devis forigi la naftpurigilojn! Estis tiom stulte! Kvazaŭ estis pli bone por markeloniidoj rampi tranafte, anstataŭ meti sursable plastajn naftpurigilojn dum dudek kvar aŭ kvardek ok horoj. Do, ni forigis la naftpurigilojn... almenaŭ ĝis noktiĝo, kiam neniu spektus. Ha! Ni laboris tre rapide tiam, laux tiu parto de la marbordo, mi diras al vi! Kaj ni ne vidis markeloniidojn, konfuzite aŭ alimaniere.

Due, kvankam la nafto atingis la pelikanfrajejan insulon, kiu estas vidalvida al mia domo, la ĉirkaŭaj naftbarajxoj funkciis, kaj ne eĉ unu naftguto atingis la golfbordon de la insulo. Plue, neniom da nafto atingis la riverojn, kiuj fluas en la golfon, kaj kiuj estas proksimaj al mia domo, pro la naftbarajxoj. Sekve, la vento ŝanĝiĝis, kaj blovis nafton el la golfo kaj for de la marbordoj, almenaŭ por nun. Mi sciis, ke ĉi tiu venko estas nur batalo kaj ne la milito. Sed mi estas pli esperplena. Ankaŭ, Matthew Wahn (kiu estas la edzo de mia amiko, Paula Wahn, kaj kiu estas meĥanika inĝeniero de "Thompson Engineering" en Mobile), desegnis solidan naftbarajxon, kiu estis instalita trans la buŝon de "Perdido Sound" en Florido. Ĝi funkciis bone, kaj ĝi estas tre pli fortika ol molaj naftbarajxoj. Matt diris al mi, ke lia solida naftbarajxo estos instalita trans la buŝojn de riveroj en la Golfo de Mobile baldaŭ. Ĝi gardos multe da marĉejoj, eble eĉ dum uraganoj! Laŭ mi, Matt meritas medalon.

Trie, mi ĵus revenis de ferio. Mi kaj Angela, kiu estas mia edzino kaj plej bona amiko, lasis (tamem mi sentis, ke ni FORlasis) niajn gefilojn kun familianoj kaj amikoj, kaj ni forvojagxis en krozŝipo al Cozumel kaj Calica en Meksiko, dum kvin belaj, sunbrilaj tagoj kaj ses romantikaj, tropikaj noktoj. Dum la vojaĝo, ni vidis neniom da nafto, sed ni vidis multe da focenidoj en la Golfo de Mobile, ludantaj antaŭ la krozŝipo, kelkajn markeloniojn (kiuj ne aspektis konfuzitaj), kaj multe, multe da flugfiŝoj. Kaj ni havas multajn amuzajn aventurojn, kiujn mi konservos por alia tempo.

>Nu, mi esprimas bedaŭron pro mia antaŭa malbona sinteno. Mi kulpigas ŝokon. Kutime, mi estas optimisma kaj tre gaja (mia edzino verŝajne diras nematura) ulo. Mi firme decidis, ke mi ne lasu ke malfeliĉo deprimu min. Krom, kiel mi diris al miaj gefiloj, ni vivas en tre interesa tempo, se nur kiel la ĉina malbeno. Iliaj gefiloj legos pri cxi cxio en historilibroj!

Gxis,

John Bentley

2010.07.05 | Unregistered CommenterJohn Bentley

Mi forgesis diri, ke unu aŭ du frazoj, estis de Erin, kiu estis mia lingvoinstruistino ĉe lernu.net. Ŝi ankaŭ redaktis ĝin. Dankon Erin!

2010.07.05 | Unregistered CommenterJohn Bentley

Dankon pro via helpo diskonigi kiberio.com

2010.07.20 | Unregistered CommenterKiberio

PostPost a New Comment

Enter your information below to add a new comment.
Author Email (optional):
Author URL (optional):
Post:
 
Some HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>