Serĉi
Subteni

Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!

Kio estas Radio Verda?

Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT.  La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.  En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.

Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn.  Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn! 

 

« RV173 (2010.10.11) | Main | RV171 (2010.09.04) »

RV172 (2010.09.26)

RV172.png

  • Perdita lingvo trovita en letero
  • Kopenhago movos, servos vian biciklon
  • Lingvoŝanĝo en Ruando
  • ABBA kontraŭ ekstremdekstra partio
  • Ostaĝas kranio de la patro de urbestro

Elŝuti MP3

Reader Comments (2)

Kompatindaj loĝantoj de Ruando!..
Kompatindas ankaŭ la franclingva mondo, mi ne ŝatas, ke ĝi ŝrumpas.

2010.09.26 | Unregistered CommenterVäčeslav

Pri la lingvoŝanĝo en Ruando…

Tiu Kagame ne famas kiel elstara demokratemulo. Li vizitis Kanadon antaŭ kelkaj jaroj, kaj tiam aperis en gazetoj multaj artikoloj pridubigantaj lian efektivan rolon dum la epoko de la masakroj.

Evidente ne eblas, ke la instruistoj kaj profesoroj subite (aŭ eĉ post kelkjara formado) akiru kompetencon sufiĉan pri la angla lingvo. En mia provinco de Kanado, Kebekio, ĉefe franclingva, multaj franclingvanoj ja iom konas la anglan, ĉar ili studis ĝin en la lernejo kej ofte aŭdas ĝin, sed, se oni devigus ĉiujn instruistojn instrui angle, le rezulto estus katastrofa: la lingva nivelo de instruado falus al abismaj profundoj. Estas grandega distanco inter kapabli angle demandi, kie estas la necesejo, kaj kapabli instrui en bona, ĝusta, riĉa angla, kian oni atendas de instruisto, kaj eĉ pli de profesoro! Eĉ post dek jaroj da tiucela formado de la instruistoj, la rezulto daŭre estus terura! Plenkreskuloj nur malfacile lernas aŭ plulernas lingvon. Nur ege malmultaj atingus la celon — aparte se ili devus fari tion aldone al siaj normalaj profesiaj okupoj.

La Kagame-a ukazo ŝanĝanta la lingvon de instruado ĉie en la lando kaj je ĉiuj niveloj simple detruos la landan edukan sistemon. Jam multaj gepatroj, el la pli riĉaj, sendas siajn infanojn alilanden por instruiĝi…

Ni vidu. Eble la ruandanoj simple ribelos. Eble Kagame mem vidos, ke lia ideo kondukas al fiasko. Sed mi dubas, ĉu li estas tia homo, kia povus agnoski, ke li eraris…

Francisko

2010.09.28 | Unregistered CommenterFrancisko Lorrain

PostPost a New Comment

Enter your information below to add a new comment.
Author Email (optional):
Author URL (optional):
Post:
 
Some HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>