Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!
Kio estas Radio Verda?
Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT. La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato. En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.
Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn. Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn!
Post la imposto pri graso, devos enkondukiĝi imposto pri sukero, poste imposto pri genentike modifitaj ingrediencoj, poste imposto pri malbongustaĵoj, malbelaj manĝajoj, ktp, ktp. Ĉu tio havas sencon?
Mi aŭdis alian version de la veterprognoza ŝerco. Jen ĝi.
Blankulo preparas brullignon por la venonta vintro. Li demandas al sia indiana najbaro, ĉu laŭ li la jam proksima vintro severos. La najbaro respondas: “Iom.” Do la blankulo plu hakas lignon. Denove li starigas la saman demandon al la indiano, kiu respondas: “Jes, sufiĉe severa.” La blankulo plu hakas, segas, hakas, segas. Al la triafoje metita demando, la najbaro respondas: “Severegan vintron ni ja havos.” Tiam demandas la unua: “Sed per kiuj signoj vi povas antaŭdiri, kia estos la vintro?” “Ho, simple laŭ kiom da ligno stakiĝas ĉe via domo!”
Se vi volas helpi je la projekto "Aŭdebla Biblio", bonvole skribu rekte al mi, aŭ legu la informopaĝon. Ni jam legis 25% de la Biblio, sed via helpo estus ege bonvena! Ni ankaŭ invitas ĉiujn aŭskulti niajn registraĵojn je Aŭdioboo.
Reader Comments (4)

Interesa programero pri la aŭdebla biblio. Pro tio ke la biblio spegulas la Zamenhofan stilon, eble la anoj de "la bona lingvo" interesiĝos pri tio.
Ankaŭ ĉifoje via elsendo estas tre interesa, varia kaj amuza. Bondezirojn kaj dankon por via laboro!