Serĉi
Subteni

Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!

Kio estas Radio Verda?

Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT.  La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.  En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.

Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn.  Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn! 

 

« RV188 (2012.02.19) | Main | RV186 (2011.11.22) »

RV187 (2011.12.24)

RV187.png

  • Paralimpikisto celas olimpikan gloron
  • Kiel trikado transformis prizonulojn
  • Deveno de la vortoj de Esperanto
  • Vilaĝo en Pekino fariĝas angla urbeto
  • Ĉu nur amuzilo aŭ ĉu lingvo por ĉiuj?
  • Akordo - Bim bom sonas en ĉiel’

Elŝuti MP3

Reader Comments (8)

Ĝuste por Kristnasko! Dankon por la elsendo kaj la ĝojvekaj, esperigaj novaĵoj. Aparte kortuŝa estis via artikolo pri instruado de trikado al viraj prizonuloj; la instruantino certe devas esti neordinara persono.

Feliĉan kaj pacan feritempon kaj fruktodonan novan jaron al vi ambaŭ kaj al viaj familioj!

2011.12.25 | Unregistered CommenterFrancisko Lorrain

Kiu deziras legi pri la projekto Esperanto en evoluo klaku per.esocom.de.

2011.12.26 | Unregistered Commenteresocom

Saluton Arono kaj Karlina!!! Mi ĉiu-jare aŭskultas vin paroli pri la vintraj festoj, k.t.p... sed ne forgesu, ke ĉi tie en la suda duonsfero estas somero nun... ni ne prifestos la vintran solsticon ĝis junio!!! Do, feliĉan vintran solsticon al la nordan duonsferanoj, kaj ĝojan someran solsticon al la suduloj. Ĝis!!!

2011.12.27 | Unregistered CommenterMarcelo Silva

Gratulon pro alia jaro farante la programon. Mi tre sxatas gxin. Gxis 2012.

Dankon pro via esperanta farado. per ghi vi donas al mi iom(on?) da plezuro kaj felicho.
Jes, gravas amuzighi por lerni pli kaj plu.

2012.01.04 | Unregistered CommenterShai Mor

Esperanto-projekto en Burundo evoluas sukcese - la 16-an de decembro 2011 jam komenciĝis konstruado de biblioteko en Rumonge. Dankon al ĉiuj! Kaj ek - antaŭen!
Detaloj jene: http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/352584

2012.01.18 | Unregistered CommenterStanislavo Belov

Dankon por la elsendo: Deveno de la vortoj de Esperanto!

Saluton. Mi vidas ke vi jam malfruis por fari la novan elsendon. CXu ne estus bona ke muzaiko metu viajn programojn?

PostPost a New Comment

Enter your information below to add a new comment.
Author Email (optional):
Author URL (optional):
Post:
 
Some HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>