Subteni

Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!

Kio estas Radio Verda?

Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT.  La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.  En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.

Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn.  Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn! 

 

Serĉi
« RV185 (2011.10.10) | Main | RV183 (2011.07.27) »

RV184 (2011.08.29)

RV184.png

  • Manĝigadinto de ursoj evitas prizonon
  • Liĉio: plej ŝatata frukto en Ĉinio
  • Ŝtelo pro sanasekuro
  • Itala urbestro malpermesas kebabojn
  • Trojĉevala t-ĉemizo trompas novnaziojn
  • Dolchamar - Des pli

Elŝuti MP3

Reader Comments (4)

Tre bona RV, dankon! Mi tre emas la agadon kontraŭ la nazioj.

2011.09.09 | Unregistered CommenterMircoL

Mi memoros la unudolar-bankraban ruzon, se iam miaj emeritaj enspezoj ne plu sufiĉos… Intertempe, mi forstrekis la italan urbon Citadella el mia monda listo de kebabejoj — dankon! Tamen mi maltrankviliĝas pri miaj Esperantaj t-ĉemizoj ĵus aĉetitaj, eble ili entenas kaŝitan mesaĝon forlogontan min de Esperanto. Eble mi neniam lavu ilin, sed simple forĵetu ilin, post kiam mi estos portinta ilin, kaj aĉetu novajn.

Dankon pro denove interesa elsendo.

2011.09.11 | Unregistered CommenterFrancisko Lorrain

Nutrado de ursoj estis ankaŭ problemo ĉe ni, norde de Parry Sound Ontario. Najbaro ricevis malpermeson nutri ilin pro la danĝero al la etaj infanoj en la najbarejo. Pro bona nutraĵo la ursoj reproduktas pli rapide. Unu tagon mi vidis ursinon kun 3 idoj kruci la aŭtoŝoseon. Kutime ili havas nur 1 aŭ 2 idojn.

2011.09.19 | Unregistered CommenterDejo

Saluton! En la tago 20/09/1998 estis la unua elsendon de radio verda, ĉu ne? Gratulojn! 13 jaroj!

2011.09.30 | Unregistered Commenterwellington

PostPost a New Comment

Enter your information below to add a new comment.
Author Email (optional):
Author URL (optional):
Post:
 
Some HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>