Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!
Kio estas Radio Verda?
Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT. La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato. En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.
Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn. Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn!
Ĉe la komenco de ĉiu Radio Verda programero vi uzas la vorton "provo". Mi estas scivola pri tiu ĉi elekto. Kial ne"epizodo" aŭ "elsendo" aŭ eĉ "numero"?
Karoj samideanoj, Gratulegoj por viaj programoj. Foje, mi eniras cxi tie por auxdi viajn programojn. Sed, kiel mi estas komencanto, mi necesas ankaux legi por praktiki la internacia lingvo. Montano - Brazilo
Reader Comments (5)
Ĉe la komenco de ĉiu Radio Verda programero vi uzas la vorton "provo". Mi estas scivola pri tiu ĉi elekto.
Kial ne"epizodo" aŭ "elsendo" aŭ eĉ "numero"?
Komence de ĉiu programo, vi aŭdas ĝian titolon kiu konsistas el la literoj RV ("Radio Verda") plus tricifera numero. Do, RoVo, ne Provo. :)
Haha! Mi nun devus akiri medicinan kontrolon de la oreloj.
Denove mi ŝatas vian sonartikolon. Sed ja mankas vian belegan bildon- vi sur la verda grundo- kiun tre plaĉis al mi.
Karoj samideanoj,
Gratulegoj por viaj programoj. Foje, mi eniras cxi tie por auxdi viajn programojn. Sed, kiel mi estas komencanto, mi necesas ankaux legi por praktiki la internacia lingvo.
Montano - Brazilo