Subteni

Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!

Kio estas Radio Verda?

Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT.  La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.  En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.

Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn.  Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn! 

 

Serĉi
« RV197 (2013.02.13) | Main | RV195 (2012.11.03) »

RV196 (2013.01.01)

RV196.png

Elŝuti MP3

  • Homoj faris fromaĝon jam antaŭ 7000 jaroj
  • Novan lampon funkciigas gravito
  • Hundidoĉambro por kontraŭi studentan streĉiĝon
  • Veŝto kontraŭ aŭtismo
  • Patric - En la taverno de Eroso

Homoj faris fromaĝon jam antaŭ 7000 jaroj

Sciencistoj trovis la unuan klaran indikon ke homoj faradis fromaĝon antaŭ pli ol 7000 jaroj en Eŭropo.

Internacia teamo de esploristoj analizis grasajn acidojn ĉerpitajn el neglazuritaj potoj trovitaj ĉe arĥeologiaj trovejoj en Pollando. Ili malkovris ke oni uzis la ujojn por laktaĵoj.

Doktorstudento ĉe la Universitato de Bristol en Britio diris ke la trovo de laktorestaĵoj en kribriloj kiuj aspektas kiel modernaj porfromaĝaj, donas la plej fruan rektan atestaĵon pri fromaĝfarado.

Ĝis nun, fruaj indikoj pri fromaĝfarado estis precipe bildaj. Murpentraĵoj montras laktotraktadon, sed pli novas je miloj da jaroj ol la kribriloj.

Antaŭ ĉi tiu esploro, iuj supozis ke la antikvaj pecoj de ceramikaĵo kun malgrandaj truoj venis de potoj uzitaj por filtri lakton por fari fromaĝon.

Restaĵojn de lakto de antaŭ sep kaj eĉ ok mil jaroj oni trovis en lokoj en nordokcidenta Anatolio kaj en Libio, sed sciencistoj ne certis ĉu oni uzis la lakton por fari fromaĵon.

Sed testado kondukita de esploristoj en Britio kaj Pollando montris ke la diveno ĝustis.

La rezultoj montras ke homoj faradis fromaĝon antaŭ 7000 jaroj, kaj ankaŭ atestas prahistorian konsumadon de laktaĵoj kun malmulta laktozo.

Fari fromaĝon ebligis malpliigon de la kvanto de laktozo en lakto, kaj en tiu epoko, la plimulto da homoj ne toleris laktozon. Fari fromaĝon estas aparte efika maniero por profiti de la nutraj avantaĝoj de lakto sen malsaniĝi pro la laktozo.

 

Novan lampon funkciigas gravito

Petrollampoj estas ankoraŭ uzataj en malriĉaj, maldensaj regionoj sen elektroreto. Ili estas granda problemo. Ili malbonas por la sano de homoj kaj de medioj.

Nove fondita entrepreno proponas solvon kiu utiligas alian, pli verdan fonton de energio. Temas pri io da kio ni ĉiuj havas abundon: gravito.

Oni konstruis lampon kiu nomiĝas GravityLight. Ĝi donas lumon kontraŭ la potenco de gravito. Dum pezilo malrapide falas, ĝi tiras ŝnuron tra la mezo de la aparato kaj turnas turbineton. Tio konvertas la energion de la falanta pezilo en elektron por la lumo. Ĝi funkcias simile al poŝlampo kun mana turbineto.

Necesas nur kelkaj sekundoj por remeti la pezilon. Dum ĝi alteriĝas, generiĝas sufiĉa elektro por funkciigi la lampon dum tridek minutoj.

Kontraŭ nura relevo post ĉiu duonhoro, la lampo provizas konstantan ekologian senbaterian lumon.

Ankaŭ similaj aparatoj kiel bateriŝargiloj povus ricevi elektron per la sama metodo.

La inventistoj diras ke jam eblas vendi la aparatojn kontraŭ malpli ol dek dolaroj. Aĉeto do ŝparigus monon de aĉetinto ekde tri monatoj post malakiro de petrollampo.

La grupo jam pli ol atingis sian celon en investokampanjo, do ni espereble vidos realigon de la lampoj baldaŭ.

 

Hundidoĉambro por kontraŭi studentan streĉiĝon

Universitato en Halifakso, Nov-Skotio, Kanado, ofertas al studentoj novan manieron por trateni la streĉiĝon de jarfinaj ekzemenoj: ĉambron de hundidoj.

Terapihundoj estas pli ofte uzataj en maljunulejoj kaj malsanulejoj, sed la Universitato Dalhousie invitis terapihundojn por tritaga vizito en decembro.

Michael Kean estas triajara studento pri mediologio kiu proponis la ideon. Li diras ke la hundidejo plenumas bezonon dum la tre streĉa periodo.

La ideo pruviĝis tre populara inter la studentoj. Anonco ĉe Facebook kolektis milojn da ŝatoj.

La programo funkcios per organizo kiu proponas kaj provizas terapion per bestoj por homoj kiuj suferas pro alta sangopremo, soleco kaj deprimo.

Ĉiuj la hundoj aĝas almenaŭ unu jaron, loĝas en amplenaj hejmoj kaj ĝuas la kunecon de multaj diversaj homoj.

Kiam la novaĵo pri la vizito de la karesindaj gastoj disvastiĝis, ankaŭ aliaj lernejoj komencis esprimi intereson.

Estis la unua tia evento en Halifakso. Multaj volis helpi, kaj la plano realiĝis sukcese. Ekde tiam, la organizo ricevis petojn de pluraj aliaj universitatoj por okazigi ion similan.

Laŭ la provizanto, ju pli da organizoj konsideras perbestan terapion, des pli oni konstatas la avantaĝojn, inkluzive malaltigon de sangopremo.

Pli frue en Hamiltono, Ontario, iuj studentoj atendis unu horon por renkonti la hundidojn. Multaj studentoj forestas de la hejmo kaj familio. Ili pensas pri la propraj hejmbestoj, kaj tio estas konstanta memorigo pri ilia foresto kaj soleco dum streĉa tempo en la vivo.

Renkonti la hundojn ĝojigas multajn studentojn, efike ripozigas ilin, kaj eĉ helpas interkonatigi ilin.

 

Veŝto kontraŭ aŭtismo

Nova firmao de entreprenisto en Vankuvero, Kanado esperas helpi infanojn kun aŭtismo.

Lisa Fraser estas nova diplomito de la universitato Emily Carr. Ŝi kreis specialan terapian veŝton kiu helpas ke infanoj kun aŭtismo fartu pli bone. Ĝi nomiĝas SnugVest, kaj ĝi aspektas kiel normala senmanika jako kun kapuĉo.

Aerveziko en la veŝto premas la torson kiam oni plenigas ĝin per manpumpilo. Esploroj montris ke la rezulta premo helpas trankviligi suferantojn de aŭtismo.

Fraser diras ke la ideo venis al ŝi kiam ŝi laboris kun aŭtistaj infanoj kiuj portis veŝtojn kun peziloj sur la ŝultroj.

Infanoj kun aŭtismo ofte ne ŝatas tuŝiĝi, sed ili sopiras la senton de premo sur siaj korpoj por kvietiĝi, kaj tiel povi plenumi ĉiutagajn taskojn pli efike.

Fraser jam akceptas antaŭmendojn per sia retejo kaj esperas plene lanĉi la produkton printempe. Ĝi kostas 300$.

La magazino Forbes inkluzivis la veŝton en sia listo de sugestoj pri entreprenistaj donacoj.

Fraser planas fari version ankaŭ por homoj sub streĉo kiuj bezonas brakumon.

Reader Comments (10)

Mi deziras al vi feliĉan, sanan, kaj sen grandaj zorgoj jaron de 2013.
Mi ĵus rimarkis ke vi nun havas transkribon de la elsendoj. Bonege! Dankon.

Bondeziroj el Nova Skotio.

2013.01.02 | Unregistered CommenterMariĵo

Mi ĉiam ĝojas, kiam aperas nova elsendo via.

Gratulon pro la transskribo de la elsendotekstoj! Tio multe helpos komencantojn, sed ankaŭ tiujn, kiuj pli detale interesiĝas pri la temoj traktitaj.

Pri la gravita lampo: kia simpla, sed utilega ideo! Pli da tiaj ideoj multe helpus la homaron. Por havi lumon, kaj verŝajne same por multaj aliaj aferoj, ne necesas gigantaj, kostegaj teknikaĵoj kiel elektraj retoj, ktp. Kia senpeziĝo!

2013.01.04 | Unregistered CommenterFrancisko Lorrain

Danko pro la trankribado de la elsendoj BONEGE!
Felicxan 2013!!

Amike,
Klauxdja

2013.01.05 | Unregistered CommenterKlauxdja Sifredi

Reauxskultante vin estas granda plezuro. Bonega ideo doni ankaux la tekston.
Cxiu bonan al vi ambaux por la novan jaron !

2013.01.13 | Unregistered Commenterjens

Raporto pri la hundidoĉambro por kontraŭi studentan streĉiĝon estis vere interesa kaj ĉarma novaĵo. Fakte ĉiuj novaĵoj estis interesaj.
Dankon ja feliĉan novan jaron.

2013.01.14 | Unregistered Commenterjuknik

Bone farite kiel ĉiam.

2013.01.20 | Unregistered CommenterAŭskultanto

La parolado de la geparolistoj ege placxas al miaj oreloj.Kaj mi estas konstanta kaj sincera auxskultanto de via retradio kaj akiras multajn informojn post mia auxskultado.Gxuste pro tio mi elkore dankas vin ,

2013.03.02 | Unregistered Commenterverdeca

Mi tre sxatas viajn vocxojn,auxskultante mi tre gxojegas.Sed mi ankoraux ne kapablas kompreni la enhavojn.Eble tio estas malfacila por komencantoj.

2013.03.18 | Unregistered CommenterArris

Mi volus atentigi viajn aŭskultantojn, ke ili povas ricevi respondojn al siaj komentoj, nur klakante sub la kodoj por HTML en etan kadrata formo. Tiel ili ne restas anonimuloj.
Mi kore dankas ĉiujn.
Petro

2013.04.03 | Unregistered CommenterPetro

Mi korektas : en etan kvadratan formon.

2013.04.03 | Unregistered CommenterPetro

PostPost a New Comment

Enter your information below to add a new comment.
Author Email (optional):
Author URL (optional):
Post:
 
Some HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>