Subteni

Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!

Kio estas Radio Verda?

Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT.  La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.  En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.

Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn.  Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn! 

 

Serĉi
« RV198 (2013.03.25) | Main | RV196 (2013.01.01) »

RV197 (2013.02.13)

RV197.png

Elŝuti MP3

Nova insulo aperis en Germanio

Nova falĉil-forma insulo aperis 25 kilometrojn de la marbordo de la germana subŝtato Ŝlesvigo-Holŝtejno. Oni nomis ĝin Norderoogsand. Malgraŭ ĝia juneco, ĝi jam hejmas por ĉirkaŭ 50 plantospecoj kaj popularas inter marbirdoj kiuj volonte profitas de ĝia pura netuŝita medio.

La rapida apero de la insulo, formiĝinta dum nur dek jaroj, surprizis sciencistojn kiuj konas la fortajn ventojn kaj moviĝeman sablon kiuj tipas ĉe la germana bordo de la Norda Maro.

Ke nova insulo formiĝis dum tiel mallonga tempo estas tre impone. Por konservistoj, temas pri evento sufiĉe nenormala.

Formiĝo de novaj sablaĵoj en la malprofunda akvo de marparko Wadden ne maloftas, sed ja maloftas ke tia akumulaĵo tradaŭru la vintrajn ŝtormojn kaj establiĝu kiel insulo. La nova insulo havas dunojn kiuj atingas alton de kvar metroj. Herboj kaj aliaj plantoj elpuŝiĝas ĉe la venta surfaco. Iliaj radikoj helpas stabiligi la grundon kontraŭ erodo.

Favoras la insulon ankaŭ ĝia pozicio ŝirmata de aliaj insuloj, kaj tio ke okazis malmultaj severaj ŝtormoj en la lastaj jaroj.

Sciencistoj diras, tamen, ke severa ŝtormo povus ankoraŭ detrui la insulon.

 

19-jarcenta viskio remetita en Antarkton

Tri boteloj da rara skota viskio de la 19a jarcento estis trovitaj antaŭ tri jaroj en Antarkto. Ili estis sub la planko de forlasita dometo kiu estis bazo por ekspedicio de esploristo Ernest Shackleton. Nun la viskio estas remetita en ĝian trovejon sur la polusa kontinento post kiam distilistoj portis ĝin al Skotlando por rekrei la longe perditan recepton.

Sed ne eĉ John Key, la ĉefministro de Nov-Zelando, kiu persone reportis la trezoron, povis gustumi la enhavon de la boteloj da viskio Mackinlay, kiujn oni malkovris 102 jarojn post kiam la esploristo devis forlasi ilin.

Dum ceremonio sur la antarkta insulo Ross, S-ro Key donis la botelojn al oficistoj de la Fonduso por antarkta heredaĵo. Li ŝercis pri la tento malfermi kaj gustumi la viskion.

Sekve la viskio translokiĝos al la fora dometo de Shackleton kaj remetiĝos sub ĝin. Temas pri parto de programo por protekti la heredaĵon de la tiel-nomata heroa epoko de antarkta esplorado inter 1898 kaj 1915.

La viskio Mackinlay enboteliĝis en 1898 jam aĝinte 15 jarojn. La boteloj estis inter tri kestoj da skota viskio kaj du da brando subterigitaj sub la simpla dometo kiun Shackleton uzis dum sia drama vojaĝo al Antarkto en 1907. La ekspedicio malsukcesis atingi la Sudan Poluson, sed faris tiutempan rekordon pri atingo de plej suda latitudo. Shackleton ricevis kavaliriĝon post sia reveno al Britio.

La kaŝaĵon de Shackleton trovis konservistoj en 2010. La kestoj troviĝis en solida glacio post pli ol jarcento sub la antarkta surfaco.

Sed la boteloj estis sendifektaj, kaj la esploristoj povis aŭdi ke la viskio estas likva. La antarkta malvarmo de minus 30 gradoj ne sufiĉis por glaciigi la alkoholaĵon.

La boteloj restas fermitaj. Se Shackleton ne povis trinketi el ili, neniu rajtu. Sed la enhavo tamen formis la bazon por revivigo de la recepto.

Distilejo Whyte & Mackay, kiu nun posedas la markon Mackinlay, luis privatan aviadilon por preni la botelojn de Nov-Zelando al Skotlando por analizo en 2011.

La recepto por la viskio perdiĝis. Sed Whyte & Mackay ĉerpis specimenon per injektilo tra la korko. Poste eblis rekrei limigitan serion da 50 mil boteloj, kun prezo de po 157$. Ĉiu vendo subtenas la konservan laboron de la Fonduso por antarkta heredaĵo, kiu ricevas kvin procentojn de la profito de ĉiu botelo.

 

Neprofesiuloj verku kaj ĝuu esperantigojn

Nova retpaĝo Esperantigu! estas kolektejo por memfaritaj teksteto-, poemo- kaj kantotradukoj al Esperanto.

Por ke Esperantistoj havu ejon kie troviĝas ĉiam kreskanta aro da esperantigitaj poeziaĵoj, Timo Pähler el Germanio komencis novan tradukprojekton:

Ĉiu, kiu volas, mem povas traduki tekstetojn kaj ensendi ilin. Esperantigu! estas direktita ĉefe al neprofesiaj tradukemuloj.

Tiaj neprofesiuloj, kiuj ja estas la plej granda parto de la Esperantistaro, povas tiel praktiki la lingvouzon, pliprofundigi la lingvokonon, aŭ simple ĝui la diversajn poeziaĵojn. Ankaŭ ”tradukoj” al ekzemple Arcaicam Esperantom estas tre bonvenaj.

Ĝis nun ĉe la retpaĝo troveblas interalie kantoj de la Usona bando “The Mountain Goats“ (La Montokaproj), operteksto de la norvego Bjørnstjerne Bjørnson kaj soneto de Shakespeare.

Se iu ne volas mem traduki, sed konas iun teksteton, poemon aŭ kanton kiun ŝi aŭ li ŝatas kaj volas vidi esperantigita, tiu povas simple proponi ĝin por tradukado, kaj aliaj povos provi.

La kolekto konstante kresku, dum interesuloj tradukas, legas, proponas kaj ĝuas. Ĉiuj esperantigoj troveblas ĉe Esperantigu! Klaku la ligilon ĉe radioverda.com.

 

Svedio devas enporti rubon el Norvegio

Svedio havas problemon. En la pura skandinava lando de 9,5 milionoj, elĉerpiĝis rubo. La rubejoj malpleniĝis. Eble tio ŝajnas pli kiel pozitiva, eĉ enviinda afero ol obstaklo, sed Svedio nun devas enporti 80 mil tunojn da rubo jare el najbaraj landoj, precipe Norvegio.

Svedoj estas aparte recikligemaj. Tiel multe ke nur kvar procentoj de la tuta kvanto da rubo produktata en la lando iras al rubejo.

Ŝajnas malprobleme, ĉu ne? Sed tia recikligemo iĝis defio por lando kiu kalkulas je rubo por varmigi kaj provizi elektron al centoj da miloj da hejmoj per programo por rubbrula energio. Ĉar svedoj simple ne produktas sufiĉe da bruligebla rubo por la generiloj, la lando devis serĉi brulaĵon aliloke.

La solvo, laŭdire provizora, estas enporti rubon el Norvegio. Por preni sian kroman rubon, Norvegio pagas al Svedio, kiu bruligas ĝin por varmo kaj elektro. La restantajn cindrojn en la bruligiloj, plenaj je tre poluaj dioksinoj, oni resendas al norvegaj rubejoj.

Norvegio eble ne estas ideala partnero por la interŝanĝo. Svedio esperas aĉeti rubon el Italio, Rumanio, Bulgario aŭ la baltaj landoj, ĉar oni alrubejigas abunde en tiuj landoj. Ili ne havas rubbruligejojn aŭ recikligejojn, do ili devas trovi solvon por sia rubo.

Reader Comments (6)

Admirinde, ke Svedujo produktas malmultegan rubaĵon. Sed, se ĝi bezonas tiun de aliaj landoj por hejtado, per procezo produktanta toksikegajn cindrojn, eksportatajn al aliaj landoj, mi tute ne emas aplaŭdi! Krome tio tute ne kuraĝigas la aliajn landojn redukti siajn rubojn. Eble Svedujo devus trovi alian hejtometodon…

2013.02.14 | Unregistered CommenterFrancisko Lorrain

Interesa informo pri la nova insulo en Germanio.

2013.02.22 | Unregistered CommenterEsteban

Saluton! En mia fako (biologiaj sciencoj) estas lernobjekto nomata "mediaj sciencoj". En la lasta lekcio la docento klarigis pri kiel insuloj aperas kaj malaperas. Tiam mi estis aŭskultinta tiun elsendon kaj povis demandi de li, ĉu li scias pri tiu nova insulo en Germanio. Li respondis ke ne. Fakte en Brazilo oni ne raportas pri tiu novaĵo. Jen la utileco de esperanto! :)

Ĉu vi povus informi al mi la fonton uzatan de vi? Dankon. :)

2013.02.28 | Unregistered CommenterRanĝelo

La programero pri la nova insulo en Germanio venis de artikolo verkita de Matthew Day por The Telegraph. Ĝi publikiĝis la 10an de januaro, 2013.

2013.02.28 | Unregistered CommenterArono

Mi tre sxatas legi la tekstojn kaj audi la programeroj samtempe. Tre bone!
Sed en la programera teksto pri viskio estas erraro. Meza parto estas duoble kaj la audibla parto mankas.

2013.03.04 | Unregistered Commenterjeckle

Dankon pro la atentigo! Mi korektis la tekston.

2013.03.04 | Unregistered CommenterArono

PostPost a New Comment

Enter your information below to add a new comment.
Author Email (optional):
Author URL (optional):
Post:
 
Some HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>