Subteni

Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!

Kio estas Radio Verda?

Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT.  La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.  En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.

Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn.  Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn! 

 

Serĉi
« RV199 (2013.05.23) | Main | RV197 (2013.02.13) »

RV198 (2013.03.25)

RV198.png

Elŝuti MP3

  • Dek kialoj por iri sen ŝuoj
  • Loterio malpunos prudentajn stirantojn
  • Facilan solvon rapide
  • Krianta virĥoro el Finnlando
  • i.d.c. - La grizeco

Dek kialoj por iri sen ŝuoj

Ĉu nudpiedi povus esti pli sane, sekure, simple, efike, nature kaj amuze?

Ŝuoj kostas monon. Oni devas serĉi en vendejoj por zorge elekti ilin kaj devas pagi per sia diligente enspezita mono. Kaj postnelonge, ili eluziĝos aŭ eksmodiĝos kaj necesos anstataŭigi ilin.

Ŝuoj obstrukcas. Sur la piedoj, ili aldonas grandon kaj pezon kaj devigas ke oni movu pli da maso ol necesas. Malsur la piedoj, ili plenigas spacon kaj postulas lokon.

Ŝuoj ofte malkomfortas kaj malofte taŭgas perfekte. Ili povas froti kaj kaŭzi haŭtveziketojn. Ili eĉ pli malkomfortas kiam ili malsekiĝas aŭ kiam sablo eniras. Koto, sablo kaj flakoj malpli problemas sen ŝuoj.

Ŝuoj malhelpas la naturan funkcion de la piedo. La remburaĵo sorbas energion kiu povus alie uziĝi por peli onin antaŭen. Kuranto uzas pli da energio kaj bezonas pli da oksigeno portante ŝuojn.

Ŝuoj instigas malnaturan irmanieron kiu povas difekti la korpon. Ili permesas ke oni kuru per fortaj batoj, kaj ili forigas la tujan bezonon kuri mole. Kuri mole estas ŝlosilo por malhelpi akumulajn streĉojn kiuj rezultigas nenecesajn difektojn.

Ŝuoj forigas sentopovon. Ili silentigas komunikon de viaj piedoj kiun oni bezonas por movi sin ĝuste kaj sekure. Ili ne permesas ke oni plene spertu la ecojn de la surfaco aŭ grundo. Ili malligas onin de la tero.

Ŝuoj, aparte remburitaj, estas relative nova fenomeno en la homa historio. Niaj piedoj evoluis por funkcii sen ŝuoj. Ni naskiĝas kun ĉio necesa por movi nin, ne kun mankoj kiuj necesigas artefaritan helpon por baza homa irado, por kio milionoj da jaroj da evoluo precize agordis niajn korpojn.

Ŝuoj malebligas la naturan ventolan sistemon kaj kaŭzas ŝvitajn fetorajn piedojn. Sekve ankaŭ la ŝuoj iĝas ŝvitaj kaj fetoraj. Ili estas bredejo por bakterioj, kaj ĝenerale malfacilas lavi ilin. Tio povas rezultigi ankaŭ bakteriajn kaj fungajn infektiĝojn.

Ŝuoj malfortigas kaj tromoligas la piedojn. Ili kreas dependecon. Se oni traktas siajn piedojn kiel nurajn krurfinajn masojn uzatajn por plenigi ŝuojn, tiaj ili iĝas. La piedoj estas bele evoluintaj precizaj instrumentoj kaj meritas plenumi sian funkcion, ne neglektiĝi kaj atrofii binditaj en kusenecaj katenoj.

Fine, iri sen ŝuoj estas simple pli amuze. Oni reekhavas perditajn perceptojn kaj perspektivojn kiuj ligas onin al la tero, al la medio, kaj al la infaneco. La efikoj estas surprizaj, liberigaj, kaj valoraj.

Do demetu tiujn odoraĉajn ŝuojn kaj donu ŝancon al la piedoj. Pli facilas ol vi imagas. La piedoj plifortiĝos kaj plirobustiĝos rapide. Baldaŭ tio sentiĝos tiel baze kaj nature kiel ĝi devus.

(Averto: Komencu malrapide. Legu kaj lernu. Senbrida entuziasmo de komencanto povas esti danĝera se vin tentas troigi. Vi verŝajne iras mise dum multaj jaroj, do prenu ampleksan tempon por alkutimiĝi.)

 

Loterio malpunos prudentajn stirantojn

Monta urbeto okcidente de Kalgario, Kanado uzas trafikfotilojn ne nur por puni trorapidemulojn. Nun ili kaptos ankaŭ la bonan konduton de kondukantoj kaj agnoskos ĝin per premia donackarto.

Komence ĉi-monate en Canmore, la polico fotados licencplatojn kaj registros en loterion la numerojn de tiuj kiuj veturas sub la rapidlimo. Ĉiusemajne, unu stiranto gajnos krediton de 250$ ĉe loka entrepreno laŭ sia elekto.

Urbestrarano Joanna McCallum, laŭdas la iniciaton. Ŝi diras ke temas pri bona ŝanco por malpuni tiujn kiuj efektive obeas la leĝon ne veturante tro rapide.

Loĝanto de Canmore, Andrew Ewan konsentas. Li opinias ke bonas ne ĉiam devi timi la policon. Kiam la polico sekvas vin, vi pensas pri kiel vi faras mise, sed eble la polico kaptos vin pro kiel vi faras malmise.

La urbeto taksas ke ĝi kolektos pli ol 100 000$ per monpunoj per trafikradarfotiloj en la sekva jaro. Ĝi planas uzi pli ol 10 000$ el tio por la loterio.

McCallum diras ke ŝi vidis similajn programojn en Eŭropo, sed Canmore povus esti la unua loko en Kanado kiu efektivigos tian.

 

Facilan solvon rapide

Ĉe la retejo Esperanto-126, oni legas ke la plej malfacilaj kaj longe nesolvataj problemoj estis solvitaj facile kaj rapide.

Ekzemple, longtempe nenion eblis entrepreni kontraŭ malŝraŭbiĝo de boltingoj, kio okazadis pro ilia senĉesa skuado, kaŭzita de trajnveturadoj. Tamen foje estis trovita facila kaj rapida solvo – oni prenis metalan ringon, distranĉis ĝin en unu loko kaj la ekstremaĵojn fleksis diversdirekte por ke rezulte estu risorteto. Ĝi estas metata inter la boltingo kaj surfaco, al kiu estas alpremata la boltingo. Post la ŝraŭbado la risorteto streĉiĝas kaj premas la boltingon, forte alpremante ĝian ŝraŭbkanelon al la ŝraŭbkanelo de la bolto, kio aŭtomate (rapide kaj facile) rezultigas absolutan fiksiĝon de boltingoj, ili ne plu malŝraŭbiĝis pro veturado de trajnoj.

Ĉi tiu ekzemplo estas el relative ne delonga historio. Se plonĝi en la pasintecon, tiam oni nenion povis fari kontraŭ rabado de faraontomboj. Spritaj sekretaĵoj, kaptiloj, grandaj multetunaj vandoj kaj aliaj artifikoj ne estis efikaj. Tio daŭris dum 2000 jaroj ĝis foje rapida kaj facila solvo estis trovita. Tiu estis: oni fosis kavon 100 metrojn profundan, 100 metrojn longan kaj 100 metrojn larĝan. Tien estis metita la ĉerko sur 10-metrajn fostojn. Poste ĉio estis ŝutita de simpla sablo. Do la problemo estis solvita. Neniu rabisto povis fosi vojon al la ĉerko tra la seka, facile moviĝanta sabla tavolo.

Kaj jen estas medicina ekzemplo, kiam en hospitaloj estis amasa mortado de la pacientoj. Post kiam Louis Pasteur detektis ekziston de mikroboj kaj proponis al kuracistoj lavi la manojn inter kontaktoj kun malsanuloj, la problemo estis solvita: la malsanuloj mortis jam ne tiel ofte, infektante unu la alian pro malpuraj manoj de kuracistoj.

Jen estas ankoraŭ unu nuntempa fervoja ekzemplo ligita kun rapidegaj trajnoj. Ajna trajno en akcidento faras aglomeron, unu sur la alian devojiĝintaj vagonoj. Des pli tian aglomeron faras rapidega trajno, se akcidento okazas al ĝi. Rapida kaj facila solvo estas jena: por rapidegaj trajnoj la radajn ĉaretojn oni metis ne SUB vagonojn, sed INTER ilin. Kiam foje tia trajno reale devojiĝis, la vagonoj simple “kuŝiĝis” laŭlonge de la trajno kaj la vagonoj ne aglomeriĝis

Estas ankaŭ aliaj ekzemploj, kiam iu malfacila kaj longe nesolvata problemo foje solviĝas facile kaj rapide.

Vizitu la paĝaron Esperanto-126, kies ligilon vi trovos ĉe radioverda.com, por legi pri kiel tiaj bonaj ideoj povus aplikiĝi al kreskigado de la Esperanto-uzantaro.

 

Krianta virĥoro el Finnlando

Kriado estas io kion iuj viroj faras plej volonte. Kaj kiam grupo da tiaj viroj kuniĝas, oni apenaŭ atendus aŭdi ion muzikan. Sed ĝuste tial la Ĥoro de Kriantaj Viroj en Oŭlu en norda Finnlando estas tiel speciala. La viroj krias, kaj tio iĝas muziko.

La ĥoro konsistas el 30 viroj kiuj normale vestas sin per nigraj kompletoj por siaj koncertoj. Samurbanoj ĝenerale opinias ke la ĥoro estas pr odukto de longaj noktoj en urbeto kun malmulto por fari, de nordfinna humursento preskaŭ absurda, kaj, kompreneble, de stabila provizo de vodko.

Mika Ronkainen, loka filmisto, faris dokumentan filmon kiu temas pri la ĥoro kaj ĝia fondinto. Ĝi nomiĝas Mieskuoro Huutajat, kio signifas Krianta Virĥoro. Ĝi estis la unua finna filmo kiu akceptiĝis ĉe la festivalo Sundance, kaj ankaŭ la unua kiu eldoniĝis internacie.

Petri Sirvio, fondinto kaj direktoro de la Krianta Virĥoro diras ke la plej bona parto de koncerto de la grupo estas la elemento surprizo.

Ilia prezento ja surprizas. Viraro en nigraj kompletoj staranta en formala formiĝo kun malfestaj mienoj... oni atendus ke ili ekigus ion muzikan. Sed ili malfermas siajn buŝojn kaj eligas subitan ekkrion, kvazaŭ bojon. Tio iom ŝokas eĉ tiujn kiuj scias kion atendi. Sirvio gvidas dum la tuto, sed la sperto ne tre similas orkestron.

La krianta ĥoro turneas kvin ĝis ok fojojn jare, kaj deziras iam invitiĝi por koncerti ĉe la Blanka Domo en Usono.

La grupo ekzistas jam de pli ol 20 jaroj. Iuj la membroj estas fakte profesiaj muzikistoj, dum aliaj simple pasias pri kriado. Ili prezentas diversajn verkojn, ĉu proprajn versiojn de naciaj himnoj, ĉu tradiciajn infanrimojn. Unu verko nomata “Nia Norda Hejmlando” furoriĝis kaj atingis la liston de la dek plej popularaj kantoj en la lando. Ĉiu koncerto estas potenca miksaĵo de kaj disciplino kaj diboĉo.

Interese, kriado ne estas granda parto de finna tradicio. Mika, kiu membris en la ĥoro dum ĉirkaŭ kvar jaroj, estas tre kvieta. Li diras ke estas tradicio pri silento en Finnlando. Sirvio diras ke en Finnlando, fizika ĉeesto sufiĉas por sociumi, kaj ke oni povas paroli kiam oni havas ion por diri. Do, kriado ne estas alternativo al kantado, sed al diri nenion ajn.

Li ekhavis la ideon kiam li membris en bando kaj ĥoro kaj miksadis muzikon por loka punkobando nomata Sono de Oŭlu. Li diris ke la ideo estis tre simpla kaj facila. La koncepto tiam samis kiel nun. La muzika parto venis poste, sed la aspekto estis jam dekomence. Ses monatojn poste, Sirvio reklamis en gazeto por trovi virojn kiuj “volas krii”. 20 viroj respondis, kaj ekde tiam, 170 viroj membris en la ĥoro. Nur kvar el la originaj membroj ankoraŭ anas en la nuna grupo.

Sirvio komparas la kriantan virĥoron al futbalteamo. La anoj ligiĝas en vireco, portas uniformon, kaj sekvas la saman programon. En unu senco, la ĥoro estas parodio pri okupoj de vira ligiĝo kiel ĉasado, sporto aŭ formado de sekretaj societoj. Ĉi tiu parodia elemento estas efektive kerna al la ĥoro. La membroj venas de diversaj fonoj kaj fakoj, sed temas pli pri anarĥio ol demokratio.

Reader Comments (6)

Dankon. Cxi tio helpas min dum mia lernado de Esperanto.

2013.03.27 | Unregistered Commenterlernanto la unua

Mi trovis videon de la krianta virĥoro. Jen ĝi: http://www.youtube.com/watch?v=HtpQI07MlP4 Kurioze, se ne tute bele :)

2013.03.31 | Unregistered CommenterToño

Dankon por la elsendaĵo. Tute bela prononco ! Mi multe ̂satis la artikolojn. Kien mi povos trovi aliajn temojn? Aŭ kolekton da tiuj? Mi revenos.
Dankon
Petro (el Francio)

2013.04.03 | Unregistered CommenterPetro

La esperantlingva elsendo de Radio Verda cxiam placxas al mi ,kaj mi de tempo al tempo gxuas la lertajn kaj belsonajn paroladon de la geparolistoj .

2013.04.04 | Unregistered Commenterverdeca

10 gravaj kialoj uzi la ŝuojn.

1 Mi loĝas en la norda lando, ĉi tie ne oni ne eltenas malvarmon sen ŝuoj.
2 Sur la tereno troviĝas ĉiaj danĝeraj objektoj kiuj povus damaĝi la piedojn
Mi memoras el infanaĝo, kiel sentis bati la dika piedfingro sur roko.

3 Oni kraĉas, vomas, urinias, eĉ fekas sur la stratoj (la hundoj). Ŝuoj povas demeti post la marŝo ekster la pordo.

2 Unu el miaj hobioj estas skii, kaj ĝi montriĝis neeble aligi piedoj sur la skiojn sen specialaj ŝuoj.

4 Ankaŭ mia ŝatokupoj inkluzivas glacio sketado, la glitiloj estas esence iaj ŝuoj.

5 Mi laboris en konstruo. La asekura kompanio insistis ke devas esti speciala ŝuoj kun ŝtalaj plandumoj, pro najlojn.

6 Ankaŭ en la maŝinfarejo mi estis en laboro. Tie oni postulis min uzi specialajn sekureca ŝuojn por ke piedfingroj devis protekti kontraŭ pezaj aĵoj.

7 Krome, mi laboris en fabriko de papero. Estis tute neeble eniri sur la paŝkradaj pontoj de maŝino, kaj sur varmegaj surfacoj de ĝi, sen ŝirmoj sur la piedoj.

8 Super la motorciklo, devas pro aertiro esti varma shui eĉ en somere.

9 Ankaŭ estus sufiĉe malfacile uzi pedalon detransmisiilo sen la apogo de la ŝuo.

10, La akvoj estas kutime ĉi tie tiel malvarmaj, ke estas rekomendinde uzi gumajin botojn pro sia propra sano iam, kiam vadas.

Ankaŭ aliajn kialojn povus trovi, sed vi prezentis ja dek :)

2013.05.10 | Unregistered CommenterHeikki Lahtinen

Jes, mi agnoskas ke ŝuoj havas siajn rolojn, kaj ke ofte plej bonas uzi ilin.

La ĉefa rolo estas (estu) protekto de la piedoj. Preskaŭ ĉiuj viaj kialoj temas fakte pri tiu unu. Tamen, multegaj homoj uzegas ŝuojn ĉiam por ĉio, eĉ kiam protekto ne necesas. Cetere, ju pli oni uzas nature la piedojn, des pli ili mem fortikiĝas kaj des malpli ili bezonas artefaritan subtenon.

La ideo ne estas forgesi tute pri ŝuoj; ili estas utilaj iloj. La averto estu kontraŭ troa dependiĝo. Ni ne neglektu la surprizajn kapablojn de la propraj piedoj. Memoru ke misuzo kaj neuzo de korpopartoj portas aliajn riskojn, eventuale pli daŭrajn kaj severajn ol frapeto aŭ vundeto.

2013.05.10 | Unregistered CommenterArono

PostPost a New Comment

Enter your information below to add a new comment.
Author Email (optional):
Author URL (optional):
Post:
 
Some HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>