Serĉi
Subteni

Radio Verda funkcias danke al via financa subteno. Koran dankon!

Kio estas Radio Verda?

Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT.  La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.  En ĉiu numero, Arono kaj Karlina en Vankuvero, Kanado prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto.

Ni volonte ricevas viajn anoncojn kaj artikolojn.  Konsideru eĉ registri vin kaj sendi sondosieron por pliriĉigi niajn programojn! 

 

« RV111 (2007.10.18) | Main | RV109 (2007.09.22) »

RV110 (2007.10.03)

RV110.png

  • Nov-Zelando promesas generi 90% de sia elektro renovigeble komence antaŭ 2025
  • Turo de sunlumo
  • Grandega piramido planata en Germanio
  • Oklo estas mojosa vorto laŭ Frank en Germanio

Elŝuti MP3

Reader Comments (7)

Mi pensas ke mi tamen ne baldaŭ ekuzos oklo.

2007.10.07 | Registered CommenterRadio Verda

Mi uzas "oklo" anstatau "okulvitroj" jam de pluraj monatoj. Plej ofte mi uzas "sunoklo" nur char mi loghas en Florido kaj miaj okuloj ankorau funkcias bone.

Ankau,la uzado de "oklo" shajnas nature logika rilate ol la kutima uzado de "binoklo".

La vorto "oklo" plaĉas al mi. Ĝi vere aspektas logika kaj laŭregula. Do, mi eble uzos ĝin baldaŭ (tamen, oni devos ĉiam klarigi, ke "oklo estas okulvitroj" parenteze ĝis la vorto fariĝos pli-malpli vaste uzata).

2007.10.11 | Unregistered CommenterD.Mych

Miaopinie "oklo" aspektas tute logike, kaj meritas almeton al la diversaj vortaroj.
Tamen, tamen...kion damne signifas "mojosa"??? Ne trovebla en iu vortaro kiun mi posedas...

2007.10.16 | Unregistered CommenterVilĉjo Harmon

Haha, mi konsentas almenaù ke oklo pli akceptindas ol mojosa.

2007.10.16 | Unregistered CommenterArono

Mi suspektas ke nur mojosaj homoj scias la signifon.

2007.10.22 | Unregistered Commentermojosulo

EN Vikipedio oni vidas: "Mojosa estas adjektivo en Esperanto (la originala kaj plej ofte renkontata formo de la radiko mojos') kun signifo egala al tiu de la angla vorto cool en ties signifo de moderna, bonega. Efektive temas pri mallongigo de triradika kunmetajxo modernjunstila. Gxi estas parto de la junulara esperanto-slango de la 2000-aj jaroj."

PostPost a New Comment

Enter your information below to add a new comment.
Author Email (optional):
Author URL (optional):
Post:
 
Some HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>